IMPRESOJ - 1

6-9.01.2012, Apudmoskvo - Vi sxatas Esperanto-renkontigxojn, sed la somero tiom malproksimas? - Vi ne havas eblecon veturi al JES, sed volas renkontigxi kun geamikoj? - Aux, male, vi revenas el Euxropo kaj deziras dauxrigi tagojn de la Esperanto-vivo? Tiam via vojo gvidas al ni! La unua Esperanto-renkontigxo "IMPRESOJ" helpos al vi malenui dum novjaraj festoj, renkonti malnovajn amikojn kaj trovi la novajn, praktiki la lingvon, igxi aktoro de mallonga, sed tute reala filmo, pense reveni al infaneco dum spektado de diafilmoj kaj certe ekscii multon novan kaj interesan! Dum la renkontigxo ni havos kelkaj interesajn praktikajn lecionojn, kreos filmon por la kinofestivalo de Aleksandr Osincev, lernos en gajaj kaj interesaj Esperanto-kursoj, kaj ankaux havos multajn ludojn, kantojn, kristnaskajn auxguradojn kaj surprizojn! La renkontigxo okazos en proksima Apudmoskvo. Ni havos du domojn. En la unua okazos sencxesa etosumado, filmospektado, ludoj kaj amuzigxoj. La dua domo estos pli trankvila - tie eblos iomete dormi, se vi lacigxos pro tiu senlima gajo. Espereble vi jam ekdeziris partopreni en la kreado de la unua renkontigxo, kiu okazos de 06.01.2012 gxis 09.01.2012. Tiam hastu registrigxi - kvanto de litoj estas limigita. Kvankam, certe, dormosakoj cxiam bonvenas, kaj krome - ni ja venos ne por dormi... La tuta renkontigxo kostos 3000 rublojn, se pagi surloke, aux 2500, se sendi la monon anticipe, gxis la 15-a de decembro. Tio inkluzivas logxadon, mangxadon kaj partoprenkotizon. Cxu via familio estas esperantistoj? Tiam ni senpacience atendas vin, kaj ne forgesu voki viajn amikojn, kiuj same kiel vi sxatas Esperanton. La adreso por registrigxi aux sendi viajn proponojn estas impresoj@yandex.ru 1) Persona nomo 2) Familia nomo 3) Naskiĝtago (Jaro-monato-tago) 4)Jaro de esperantistiĝo 5) Urbo 6) Retadreso 7) Poŝtelefonnumero 8) Mi estas: Vegano, vegetarano, ĉiomanĝanto 9) Mi (ne) bezonas kvieton dumnokte
IMPRESOJ - 1
Страна: Россия
Город: Москва
Тип группы: 6 янв 2012 в 12:00
Членство в группе: Доступно всем
Возрастные ограничения: нет
Количество подписчиков: 13
Ссылка на соц.сеть: club31141868
Статус: нет данных

Участники и подписчики

Чайка Олег, Россия, Москва
Олег Чайка
Россия, Москва, 52 года

Правовая информация

Представленная здесь информация получена из общедоступного открытого источника.
За достоверность информации сайт ответственность не несет.

Если вы администратор группы «IMPRESOJ - 1» или являетесь его законным представителем, вы можете удалить эту страницу